Ballan-Miré
Plaĉe situanta sudokcidente de Tours, Ballan-Miré estas parto de la metropolo de Tours-Val-de-Loire sed ankaŭ en la verda zono de la aglomeraĵo. Ĝi estas urbeto  pacema kaj agrabla por vivi. Alloga por niaj gastoj, kiuj trovos tie la fama kampara ĉarmo de turlando (touraine), kiam dolĉeco de la naturo miksiĝas kun malnovaj konstruaĵoj. Tio estas  plezuro de kuri laŭ la bordo de la rivero Cher aŭ ĉirkaŭ la lago  Bretonnières. Tio estas la lukso de renoma golfejo kaj ankaŭ de alia pli populara. Plue, kial ne rajdi ĉevale aŭ simple azene, disk-golfon ludi aŭ arbo-grimpadi por citi kelkajn el la disponeblaj agadoj ene de du kilometroj.
Ĉambroj
Venu kaj malkovru niajn kvin gastoĉambrojn, inkluzive aron da du ĉambroj, kiujn ni speciale preparis por vi, kun mildeco kaj rafineco, en la familia bieno de la closerie de la Fuye, ĵus renovigita. Ili estas temigataj laŭ niaj propraj gustoj, propra historio kaj centroj de intereso. Ni atentis precipe tri aspektojn: vian ripozon, la aŭtentikecon de la lokoj kaj fine la alligecon al naturo. Ĉiuj ĉambroj havas klimatizadon kaj vifio.
Konteksto
Nia familio posedas la bienon ekde 1753, kiam ĝi estis donita kiel  geedziĝdonacon. Ni donas signifon al ĉi tiu heredaĵo serĉante kaj trovante novajn uzojn de la domajno. Ĉirkaŭas regiono de belaj konstruaĵoj ŝarĝita kun historio sed ankaŭ belaj pejzaĝoj preskaŭ sovaĝaj kiel la bordoj de la rivero Loire. Nia domo situas sur la akso Tours – Villandry, ĉe la rando de la “Loire à vélo” (Loiro per biciklo), ĉiuj proksime al dekduo da eksterordinaraj kasteloj (Azay-le-Rideau, Langeais … ) kaj estas pli ol tridek kasteloj unuarangaj ĝis ĉirkaŭ kvindek kilometroj (Chenonceau, Amboise, Loches, Rigny-Ussé …). Fine vi restos proksime al areo klasifikita kiel Monda Heredaĵo de Unesko, kaj en natura areo, kiun ni deziras respekti kaj lerni respekti.
Chargement en cours...